Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Finiĝis intertraktado pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko

| 2015-02-28
Bookmark and Share

 

    La 25an de februaro la Komerca Ministerio de Ĉinio anoncis, ke tiutage Ĉinio kaj la Korea Respubliko parafis liberkomercan interkonsenton, kaj tiel komplete finiĝis la intertraktado pri liberkomerca interkonsento inter la du landoj. Por Ĉinio ĝi estas la plej ampleksa intertraktado pri liberkomerca interkonsento koncerna al plej granda komerca sumo. La interkonsento estos oficiale subskribita en la unua duono de la kuranta jaro.

 

    Ĉinio estas la plej granda cellando de eksterlanda investado de la Korea Respubliko, kaj 26% da ĝia eksporto estas direktita al Ĉinio, kaj la Korea Respubliko estas la tria plej granda cellando de eksporto de Ĉinio. Post subskribo de la interkonsento kaj post plej longa transira periodo de 20 jaroj, la kvanto de nul-impostaj produktoj el la Korea Respubliko atingos 91% de impostodetaloj kaj 85% de la totala importo, kaj tiuj el Ĉinio okupos 92% de impostodetaloj kaj 91% de la totala importo de la Korea Respubliko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments