Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Ĉina populacio atingis 1 360 milionojn kaj MEP kreskis per 7,4%

| 2015-02-28
Bookmark and Share

 

    La 26an de februaro la Nacia Statistika Buroo publikigis en sia retpaĝaro la Statistikan Komunikaĵon pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo de Ĉinio en 2014.

 

    La komunikaĵo montras, ke ĝis la fino de la jaro 2014 la populacio sur la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 1 367,82 milionoj, je 7,1 milionoj pli multe ol tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro. En la jaro 2014 naskiĝis 16,87 milionoj da homoj, kaj la naskokvanto kalkuliĝis al 12,37 ‰; 9,77 milionoj da homoj mortis, kaj la mortokvanto kalkuliĝis al 7,16 ‰; kaj la natura kresko atingis 5,21 ‰.

 

    Laŭ unua kalkulo la malneta enlanda produkto (MEP) kalkuliĝis al 63 646,3 miliardoj da juanoj, je 7,4% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro. Interalie la aldona valoro de la unua industrio estis 5 833,2 miliardoj da juanoj, je 4,1% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro; la aldona valoro de la dua industrio kalkuliĝis al 27 139,2 miliardoj da juanoj, je 7,3% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro; kaj tiu de la terciara industrio atingis 30 673,9 miliardojn da juanoj, je 8,1% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments