Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ĉina amuzvespero surscenejiĝis en Kanado celebre al la Printempa Festo

| 2015-02-28
Bookmark and Share


La dancado de chongqing-aj gedancistoj prezentas la grandan etoson de antikva Ĉinio.
 


Mirinda akrobataĵo farita de kantonaj ludantoj

 

    La 25-an de februaro (laŭ la loka tempo) la ĉina ensemblo de amuzvespero faris la unuafojan prezentadon por tiu ĉi jaro en Otavo, ĉefurbo de Kanado, celebre al la Printempa Festo. La amuzvespero jam sepfoje sursceniĝis en norda Ameriko. La ensemblo estas organizita ĉefe de la Ĉina Elsenda Naci-muzika Trupo kun la Chongqing-a Ensemblo kaj la Kantona Akrobataĵa Trupo. La programeroj estis riĉaj kaj diversecaj, kaj oni unuigis la heroecon de norda Ĉinio kaj la elegantecon de suda Ĉinio montrante la kulturan multkolorecon de tiu ĉi lando.

 


Kunludado de ĉinaj kaj kanadaj muzikistoj

 

    Laŭ la konigo de la organizantoj, la amuzvespero jam okazis 45 fojojn en 24 urboj de Kanado dum la pasintaj 7 jaroj. Post la unuafoja prezentado en Otavo, la tuta grupo veturos al Montrealo, Toronto, Vankuvero kaj aliaj 3 urboj por fari 8-fojan prezentadon por ke pli da kanadanoj konu la ĉinan arton.

 

    David L. Johnston, ĝenerala guberniestro de Kanado, kaj Stephen Harper, ĉefministro de Kanado, anticipe alsendis gratulan mesaĝon por la sukceso de la ĉi-foja turneo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments