El Popola Ĉinio>头条新闻>

1 864 sovaĝaj grandaj pandoj en Ĉinio

| 2015-03-02
Bookmark and Share

 

    La 28an de februaro la Ŝtata Arbarkultura Administracio publikigis la rezulton de la kvara nacia enketo pri la granda pando. La rezulto montras, ke protekto de la granda pando en Ĉinio akiris rimarkindan efikon. Ĝis la fino de la jaro 2013 la nombro de sovaĝaj grandaj pandoj kalkuliĝis al 1 864, je 16,8% pli multe ol la tria enketo; la habitato etendiĝis ĝis 2,58 milionoj da hektaroj, pli multe je 11,8%; kaj la nombro de enstaligitaj grandaj pandoj kalkuliĝis al 375.

 

    Chen Fengxue, vicdirektoro de la Ŝtata Arbarkultura Administracio, diris: "Nun estas kelkaj demandoj en la protekto de la granda pando, precipe en la protekto de habitato." Pro natura izolado kaj homa interfero, la sovaĝaj pandoj estas dividitaj en 33 regionajn populaciojn, kaj 24 el ili kun 223 grandaj pandoj alfrontas altan riskon de vivmedio. Krome, interŝanĝoj inter la populacioj devas esti plibonigitaj. Ekde la kuranta jaro estas malpermesataj turisma disvolvado, minaĵa ekspluato kaj konstruo de vilaoj en la habitato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments