El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK

| 2015-03-02
Bookmark and Share


Lu Xinhua, proparolanto de ĈPPIK

 

    Je la 15-a horo hodiaŭ okazis en Pekino la gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), en kiu ĝia proparolanto Lu Xinhua klarigis la koncernajn aranĝojn de la sesio kaj respondis demandojn donitajn de raportistoj.

 

    Oni jam komencis diskuti pri la temoj, kiaj la nova ekonomia situacio, la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj tiu laŭ la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento, traktado de fumnebulo kaj la popola vivo.

 

    Krome, okazos pli ol dek aliaj gazetaraj konferencoj, inkluzive de tiuj prezidotaj de la ĉefministro kaj la ministro pri eksteraj aferoj.

 

    Hieraŭ, la 1-an de marto, el diversaj lokoj atingis Pekinon multaj ĈPPIK-membroj, kiuj jam parolis pri la de si atentataj temoj al amaskomunikiloj. Estas grande atentataj la opinioj pri la du sesioj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments