El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri kunvenoj por raportistoj dum la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK

| 2015-03-03
Bookmark and Share


Raportistoj dum preno de ĵurnalistaj kartoj
 

    Laŭ konigo de Lü Xinhua, proparolanto de la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK, la sesio inaŭguriĝos posttagmeze de la 3-a de marto kaj fermiĝos posttagmeze de la 13-a de marto. Ĝia ĉefa enhavo estos aŭskulti kaj ekzameni la raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de ĈPPIK kaj tiun pri la stato de la proponoj elmetitaj de ĈPPIK-membroj post okazo de la 2-a Sesio de 1a 12-a ĈPPIK. La ĈPPIK-membroj ĉeestos la 3-an Sesion de la 12-a TPK kiel delegitoj sen voĉdonrajto kaj aŭskultos raporton pri la laboro de la registaro kaj aliajn raportojn.

 

    Dum la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK oni aranĝos 3 kunvenojn por raportistoj. La 6-an de marto en la Popola Halo de Pekino rilata ĈPPIK-membro respondos demandojn pri adaptiĝo al la nova normalo de la ekonomia disvolvado; la 9-an kaj la 11-an de marto en la Informa Centro de la sesio en la hotelo Media rilataj ĈPPIK-membroj faros diskutojn kun raportistoj pri la grava rolo de ĈPPIK en la interkonsiliĝa demokratio de la socialismo kaj pri akcelo de la plibonigo de la popola vivo kaj la harmonio de la socio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments