El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finita la unua prezentado de la ĉina danc-teatraĵo Ruĝa Nupt-kostumo en Nov-Zelando

| 2015-03-03
Bookmark and Share

    Finiĝis la dutaga prezentado de la ĉina danc-teatraĵo Ruĝa Nupt-kostumo en la teatro Bruce Mason Centre de Auckland, la plej granda urbo en Nov-Zelando, vespere de la 1-a de marto. Len Brown, la urbestro de Auckland, kaj pluraj parlamentanoj spektis la prezentadon kun Niu Qingbao, la ĉina ĝenerala konsulo en Oakland. La prezentado estis varme akceptita de la spektantoj.

 


Prezentado de la danc-teatraĵo
 


Prezentado de la danc-teatraĵo

 

    La teatraĵo, kun folklora stilo de sudorienta Ĉinio, rakontas pri la amo inter gejunuloj naskitaj en riĉaj familioj en iu antikva urbo, kaj reliefigas ruĝan nupt-kostumon, la simbolo de nuptaj ceremonioj dum pli ol mil jaroj -- per la ruĝo ĉinaj popolanoj benis novajn parojn por prospero kaj feliĉo.

 


Afiŝo de la danc-teatraĵo

 

    Forlasinte Oakland, la danc-trupo daŭrigos la turneon en Sidnejo, Melburno kaj aliaj urboj en Aŭstralio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments