Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Geedziĝa ceremonio de dong-oj en Guangxi

| 2015-03-03
Bookmark and Share

La novedzino en beligado


    La 25-an de februaro okazis postnupta ceremonio de dong-aj novgeedzoj en la vilaĝo Guandong de la Aŭtonoma Gubernio de Dong-Nacio sub la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. La ceremonio celas revenigi la novedzinon al ŝia propra hejmo, kaj estas unu el la plej gravaj ĉenoj de la tuta geedziĝa ceremonio: vico da homoj ĝoje bonvenigas la novedzinon, portante donacaĵojn de la familio de la novedzo al la familio de la edzino, survoje oni eksplodigas petardojn kaj altiras amason da vilaĝanoj. La donacaĵoj pretigitaj de la familio de la novedzo inkludas unu tutan ruĝkolorigitan porkon, fermentitajn fiŝojn kaj anasojn, kaj kukojn faritajn el rizfaruno ktp.

 

    Laŭ la ĉina tradicio, la Printempa Festo daŭras de la unua tago ĝis la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Do, la loka ceremonio aldonis pli da ĝojo al la festa etoso.

 

    La nacio distribuiĝas en la kruca regiono de Guangxi kaj la provincoj Guizhou kaj Hunan en suda Ĉinio. La dong-oj vivtenas sin ĉefe per rizo kaj fiŝoj bredataj en rizkampoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments