El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita princo William atingis Pekinon por fari viziton al Ĉinio

| 2015-03-03
Bookmark and Share


Princo William kaj prezidanto Xi Jinping en Pekino
 


Princo William en la Imperiestra Palaco en Pekino
 

    La 1-an de marto, invitite de la Ĉina Popola Instituto pri Eksteraj Aferoj, brita princo William atingis Pekinon por fari 4-tagan viziton al Ĉinio.

 

    Fruamatene de la 2-a, la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun princo William. La brita ĵurnalo Guardians diris, ke la vizito de la princo celas antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn kaj plej verŝajne lia historia renkontiĝo kun la prezidanto Xi antaŭenpuŝis la rilatojn inter la du landoj je unu grava paŝo. Dum la renkontiĝo, prezidanto Xi parolis pri futbalo, kiun ili ambaŭ ŝatas. Li diris, ke Ĉinio volas lerni de Britio kaj aliaj landoj, kie tre sukcesas la futbala sporto.

 

    Laŭ la novaĵ-agentejo AP, princo William esperis pli bone koni la futbalan sporton de Ĉinio kaj inviti pli multajn ludistojn al Britio por partopreni en konkursoj.

 

    William transdonis la inviton de la brita reĝino, ke la lasta invitis la prezidanton Xi Jinping al Britio. Li diris, ke de antaŭ multaj jaroj li jam volis viziti Ĉinion.

 

    Multaj amaskomunikiloj en Britio publikigis la fotojn de princo William antaŭ la Imperiestra Palaco, kiu kvankam laŭ kutimo fermiĝas ĉiumarde, tamen akceptis lin. Demandite pri la ĉina lingvo, William diris, ke nun "Ni Hao", saluton, estas la nura vorto kaptita de li, sed li daŭre lernos ĝin.

 

    Poste, princo William intervidiĝis ankaŭ kun Ma Yun, prezidanto de la granda interreta kompanio Alibaba, kaj Wang Jianlin, prezidanto de la grupo Wanda. Ili ambaŭ investas en Britio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments