El Popola Ĉinio>头条新闻>

ĈPPIK ne estas kaŝejo de koruptaj oficistoj

| 2015-03-04
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 2a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino okazis gazetara konferenco de la 3a sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Lü Xinhua, proparolanto de la sesio, konigis la sesion al ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj, kaj respondis demandojn de raportistoj.

 

    Lastjare Ling Jihua kaj Su Rong, du vicŝtatnivelaj funkciuloj, kaj ses provincnivelaj funkciuloj estis eksigitaj el siaj postenoj en la sistemo de ĈPPIK. Lü Xinhua diris, ke ĈPPIK ne estas kaŝejo de koruptaj oficistoj, kaj ĝi firme subtenas laŭleĝan kaj severan traktadon de iliaj kazoj. Kvankam tiuj kazoj plejparte ne okazis dum iliaj laboroj sur la posteno de ĈPPIK, tamen ili faris grandan malfamon al ĈPPIK. Tial ĈPPIK devas intensigi la laboron pri plibonigo de laborstilo kaj batalo kontraŭ korupto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments