Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Gastigo de Vintraj Olimpikoj povas akceli regadon de aerpoluo

| 2015-03-04
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 2a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la gazetara konferenco de la 3a Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Lü Xinhua, proparolanto de la sesio, konigis la sesion al ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj, kaj respondis demandojn de raportistoj.

 

    Raportisto demandis, kiajn avantaĝojn Pekino ricevos en regado de aerpoluo, se ĝi sukcesos en la gastigo de Vintraj Olimpikoj. Lü Xinhua respondis laŭ la opinio de Wang Anshun, prezidanto de la Pekina Komitato pri la Gastigo de Vintraj Olimpikoj kaj pekina urbestro, ke la gastigo de Vintraj Olimpikoj povas akceli komunan regadon de regiona aerpoluo. "Restas sep jaroj antaŭ la jaro 2022, se ni akcelos efektivigon de la agadplano pri aeropurigo de Pekino, estos pli frue atingita la celo de blua ĉielo kaj blanka nubo," li diris aldonate, ke la regado de aerpoluo favoros ne nur pli ol 100 milionojn da konstantaj loĝantoj en Pekino, Tianjin kaj Hebei, sed ankaŭ ludos ekzemplan rolon por aliaj regionoj, kaj profitigos najbarajn landojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments