Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ĉina amuzvespero prezentita en Toronto, Kanado

| 2015-03-04
Bookmark and Share

    La 2-an de marto (laŭ la loka tempo) la ĉina amuzvespero estis prezentita en Toronto post la fino de la unuaperioda turneo en Otavo, ĉefurbo de Kanado. La mirindaj akrobataĵoj, lertaj dancoj kaj ekzaltaj tradiciaj muzikoj komponis la amuzvesperon kun ĉina stilo, kaj la spektantoj jen dronis en ĝuado jen aplaŭdis pro miro.

 


Foto pri la prezentado

 

    La ĉi-jara prezentado ricevis zorgan atenton de la kanada registaro. David L. Johnston, ĝenerala guberniestro de Kanado, kaj Stephen Harper, ĉefministro de Kanado, alsendis gratulajn mesaĝojn. Al la prezentoj ĉeestis membroj de la kanada parlamento, tiuj de la provinca asembleo kaj pluraj ŝtatoficistoj. Ankaŭ la ĉina ambasadoro kaj la ĉina ĝenerala konsulo spektis la amuzvesperon.

 


Foto pri la prezentado

 

    Ekde la 25-a de februaro la amuzvespero turneas en Kanado, kaj sekve estos prezentata en Vinipego, Kalgario kaj Vankuvero.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments