El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a TPK

| 2015-03-04
Bookmark and Share


Fu Ying, proparolanto de la 3-a Sesio de la 12-a TPK
 


Dum la gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a TPK

 

    La 3-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) inaŭguriĝos en Pekino la 5-an de marto kaj fermiĝos la 15-an de marto. Je la 11-a horo de la 4-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino gazetara konferenco pri la sesio. Fu Ying, ĝia proparolanto konigis la staton pri la sesio kaj respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj pri ĝia tagordo kaj pri laboroj de TPK.

 

    Parolante pri la batalo kontraŭ korupteco Fu Ying diris, ke la nove reviziita leĝo pri buĝeto difinis, ke la enspezoj de la registaroj estos enmetitaj en buĝetojn por grandigi restrikton al ili. La reviziita kriminala leĝo grandigis punon pri malversacio kaj korupto. Ĉinio penadas por starigi internacian reton pri kontraŭkorupteco. Pri atmosfera poluado, Fu diris, ke nun la vivo de ĉinoj estas pli kaj pli bela, la tro rapida industriigo de Ĉinio kaŭzis malutilan influon al la medio. Nun Ĉinio donis al tio grandan atenton kaj ellaboris multe da rimedoj por regi medion, ekz. pligrandigo de puno al kontraŭleĝaj entreprenoj. Post kvar-fojaj diskutadoj la Konstanta Komitato de TPK ellaboris novan leĝon pri mediprotekto plej severan en la historio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments