El Popola Ĉinio>头条新闻>

ĈPPIK: 99,8% da proponoj estis responditaj aŭ adoptitaj

| 2015-03-05
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 3a de marto Qi Xuchun, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, raportis al la 3a Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK la laboron pri proponoj.

 

    De post la 2a Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, organizoj kaj fakaj komitatoj de ĈPPIK prezentis entute 6 101 proponojn, interalie 5 875 estis prezentitaj dum la sesio kaj 226 ekster la sesio. Post ekzameno 5 052 proponoj estis endosierigitaj. Ĝis la 20a de februaro 5 046 proponoj estis responditaj aŭ adoptitaj. La kvanto de priproceditaj proponoj atingis 99,8%.

 

    Inter la proponoj 1 108 estis pri ampleksa profundigo de reformado; 808 estis pri jurŝtata konstruado; 1 451 pri antaŭenpuŝo de daŭripova kaj sana ekonomia disvolvado kaj plibonigo de ekologia medio; kaj 1 012 pri social sekureco kaj plibonigo de popola vivteno.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments