El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lupa Totemo gajnis aplaŭdon

| 2015-03-05
Bookmark and Share

 

    La filmo Lupa Totemo, kunproduktita de Ĉinio kaj Francio, premieris en pluraj kinejoj de Francio en la 25a de februaro, kaj atingis biletejan sukceson. Laŭ biletejaj statistikoj de aŭtoritata franca retejo, inter la 16 filmoj projekciitaj samtempe en Francio, Lupa Totemo superis la Oskaro-premiitan filmon Birdhomon kaj okupis la unuan lokon en la unua tago de la projekcio. Ĝi ricevis aplaŭdojn de francaj amaskomunikiloj kaj spektantoj. La filmo, adaptita el la samtitola romano de Jiang Rong kaj direktita de la konata franca reĝisoro Jean-Jacques Annaud, priskribas ĝismortan batalon inter paŝtistoj kaj lupoj por ekzisto sur la granda stepo de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, kaj enhavas en si profundan lecionon de akordo inter la homaro kaj la naturo.

 

 

    La filmo premieris en Mongolio en la 27a de februaro, kaj estis ŝatata de mongolaj spektantoj. La filmbiletoj en la premiera tago estis tuj elĉerpitaj. Mongola aktorino Ang Ha Ni Ma kiel ĉefrolo de la filmo diris en la intervjuo kun raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ekde la jaro 2008 ŝi okupiĝas pri filmado en Ĉinio. "La filmo Lupa Totemo estis kunplenumita de internaciaj pintklasaj teamoj. Ĉinaj aktoroj estas entuziasmaj kaj talentaj. Mi esperas, ke tiu ĉi filmo vekos respekton de homoj al la naturo kaj la vivo kaj ilian konscion pri mediprotekto."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments