El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laboleng-templo de Ĉinio okazigis Budho-sunumadan Festivalon

| 2015-03-05
Bookmark and Share

    La 3-an de marto estas la dektria tago de la unua monato de la ĵus alveninta Ŝaf-jaro. Laboleng-templo, nomata "Monda Centro de Tibetologio", kiu situas en Gansu-provinco, nord-okcidenta Ĉinio, okazigis Budho-sunumadan Festivalon por eksponi la grandan Tangka-on pri Budho. La festivalon vizitis kun respekto kelkdek mil lamaoj, tibet-budhismaj disĉiploj kaj turistoj.

 


Tuj komencota la Budho-sunumado
 


Lamaoj kaj turistoj

 

    La festivalo ĉiam okazas en la dektria de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, kaj estas la plej granda kaj solena religia festivalo de la loko.

 


La granda Tangka-o pri Budho

 

    Labrang-templo estis ekkonstruita en la jaro 1709 kaj estas unu el la ses gravaj temploj de Gelug-sekto de la tibeta budhismo. En la templo oni konservas la plej bonan instru-sistemon de la tibeta budhismo en Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments