El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio okazigos revuon por celebri la venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito

| 2015-03-05
Bookmark and Share


Revuo en 1-a de oktobro 2009 celebre al la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (dokumenta foto)

 

    La 2-an de marto okazis en Pekino regula gazetara konferenco. Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke ĉi-jare estas la 70-jara datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj por celebri ĝin Ĉinio okazigos revuon kaj aliajn memorigajn agadojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestos rilatajn festadojn. Ĉinio invitos gvidantojn de la landoj, kiuj partoprenis en la Dua Mondmilito, tiujn de aziaj landoj kaj tiujn de aliaj landoj kaj regionoj, respondeculojn de UN kaj tiujn de aliaj internaciaj organizoj, internaciajn amikojn, kiuj faris kontribuon por la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito, aŭ iliajn familianojn.

 

    Hua Chunying diris, ke la Kotraŭjapana Rezistmilito estis grava konsistiga parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Kiel la ĉefa batalejo de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito en Oriento, Ĉinio estis la batalejo plej frua kaj plej longdaŭra. La Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo firmigis la fidon de la aliancitaj landoj por batali kontraŭ faŝismo, antaŭenpuŝis formiĝon de la monda unueca fronto kontraŭ faŝismo kaj por tio ĉina popolo donis grandan oferon.

 

    Hua Chunying diris ankaŭ, ke la ĉina registaro festos la 70-jaran datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kun la celo, ke oni bone memoru la historion, konservu la memoron pri la martiroj, amu la pacon kaj kreu la estontecon. Ĉinio esperas per la festadoj veki la sopiron kaj persiston de la bonkoraj homoj al la paco, eviti reaperon de la historia tragedio, kune gardi la fruktojn de la venko de la Dua Mondmilito kaj krei la pli belan estontecon de la homaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments