El Popola Ĉinio>头条新闻>

39 naciaj leĝfarantoj estis senigitaj je siaj statusoj

| 2015-03-06
Bookmark and Share

 

    La 4an de marto en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la unua gazetara konferenco de la 3a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). S-ino Fu Ying, ĝia proparolanto, respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Fu Ying komfirmis la demandon, ke 39 deputitoj de la 12a TPK estis senigitaj je sia statuso kiel leĝfarantoj pro malobservo de leĝoj kaj disciplinoj. Ŝi diris, ke deputitoj de TPK devas nek stari senfaraj nek malobservi leĝojn kaj disciplinojn. Se ili ne povas bone plenumi sian devon, ili devas esti senkvalifikigitaj laŭ la elektleĝo. Pliigo de senkvalifikigitaj deputitoj montras la fortan batalon kontraŭ korupto, kaj efikon de superrigardo al la deputitoj. Plejparto de ĉirkaŭ 3 000 deputitoj bone kondutas, kaj estas elitoj en siaj kampoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments