Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Kio estas "nova normala stato" de la ĉina ekonomio?

| 2015-03-06
Bookmark and Share

    Kia estu la ĉi-jara celo de la malneta enlanda produkto-valoro de Ĉinio? Dum la ĉi-jaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK, tiu demando estas unu el la plej alte atentataj fokusoj de la publiko en- kaj eksterlande. Por respondi la demandon, la termino "nova normala stato" estas ofte uzata, sed antaŭ ĉio, kio estas "nova normala stato"?

 

    La ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje uzis la terminon en majo 2014, kiam li faris viziton al Henan-provinco. Li diris, ke "Ĉinio ankoraŭ trovas sin en signifa periodo de strategia oportuno; ni devas plifortigi nian memfidon, adaptiĝi al la nova normala stato surbaze de la karakterizaĵoj de la ĉina ekonomia kresko en la nuna fazo, kaj teni la strategian mensostaton de trankvileco."

 

    Lastjare en la 9-a de novembro en la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub APEK, Xi Jinping klarigis la terminon. Li esprimis sian opinion, ke "nova normala stato" alportos al Ĉinio novan ŝancon de disvolvo. Li diris, ke la ĉina ekonomio nun estas en "nova normala stato". Laŭ Xi Jinping "nova normala stato" havas plurajn trajtojn: tia rapideco de la ekonomia kresko, kia falos de grand-rapida ĝis mez-grandrapida; tia ekonomia strukturo, kia konstante altigos sian nivelon; tia movforto de la ekonomia disvolvo, kia transiros de grandkvanta investado en produktaj elementoj al novigo. Tiuj ĉi tri trajtoj ĝuste respondas jenajn tri demandojn: Kiel fartas la ĉina ekonomio? Kiel ĝi disvolviĝas? Kia ĝi estos en la estonteco?

 

    Konklude, la unua karakterizaĵo de "nova normala stato" estas, ke la ĉina ekonomio kreskos je la proporcio de 7%-8%; la dua estas, ke Ĉinio neniam volas denove fariĝi la fabriko de la mondo, sed anstataŭe fokusiĝos al la serva industrio, kiu povos krei pli multajn laborojn; la tria estas, ke inter la tri gravaj faktoroj de la ekonomio (investo, konsumo kaj eksporto) konsumo anstataŭos investon kiel la grava movforto de la ĉina ekonomio. En 2014 pli multe kontribuis al la ekonomia kresko eksporto ol enlanda investo. La ĉina ekonomio pli ekvilibre kreskos kun nova movforto de novigo anstataŭ investo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments