El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio malakceptas absurdan postulon de Japanio pri la insularo Diaoyu

| 2015-03-06
Bookmark and Share


Hua Chunying respondas demandojn

 

    La 5-an de marto Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio malakceptas la postulon de la japana registaro por forigi la japanan kaj anglan versiojn de la retpaĝaro pri la insularo Diaoyu kaj refoje urĝas Japanion alfronti la pasintecon kaj respekti la faktojn.

 

    La 4-an de marto Suga Yoshihide, ĝenerala sekretario de la japana kabineto, diris ke Japanio protestas kontraŭ Ĉinio pro la lanĉo de la angla kaj japana versioj de la retpaĝaro pri la insularo Diaoyu, kaj postulas ke Ĉinio forigu la du versiojn de la retpaĝaro. La japana flanko opinias, ke la pretendo de la retpaĝaro, ke Ĉinio la unua eltrovis, nomis kaj utiligis la insularon, distordas la faktojn kaj estas neakceptebla.

 

    Hua Chunying diris, ke la insulo Diaoyu kaj ĝiaj akcesoraj insuletoj estas parto de la ĉina teritorio, kaj tio havas sufiĉajn historiajn kaj jurajn bazojn. Ŝi diris, ke tio estas fakto neŝanĝebla.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments