El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mediprotekta ministro: ĉiuj poluaĵaj fontoj estu malkovritaj

| 2015-03-09
Bookmark and Share

 

    La 7an de marto en la 3a Sesio de la 12a TPK, Chen Ji'ning, ministro pri mediprotekto, respondis demandojn pri komuna traktado de aerpoluado, batalo kontraŭ korupto, regado de grunda poluado kaj efektivigo de nova leĝo pri mediprotekto.

 

    Pri aerpoluado, Chen diris, ke tio estas elstara problemo, kaj oni devas alpreni fortajn rimedojn por alfronti la severan defion. Danke al klopodoj de diversaj rondoj, en 74 urboj tutlande, kiuj havis novan normon pri aera kvalito, la averaĝa denseco de PM2,5 lastjare estis reduktita per 11,1%, kaj en Pekino, Tianjin kaj Hebei la denseco estis reduktita per 12,3%.

 

    Ĉi-jare Ĉinio plenforte regos aerpoluadon en kvar kampoj: revizii Leĝon pri Prevento kaj Regado de Aerpoluado; plene plenumi la agadplanon pri prevento kaj regado de aerpoluado; altigi la nivelon pri scienca kaj sistema regado de aerpoluado; plifortigi publikigon de informoj por ke ĉiuj poluaĵaj fontoj estu malkovritaj, kaj ĉiu fariĝu kontrolanto por kune regi aerpoluon.

 

    Regado de grundpoluado estas unu el la tri agadoj kontraŭ poluado. Chen diris, ke nun la ministerio de mediprotekto ellaboras la projekton de leĝo pri prevento kaj regado de grundpoluado kaj agadplanon pri prevento kaj regado de grundpoluado.

 

    Chen konigis, ke por bone plenumi la reviziitan leĝon pri mediprotekto la ministerio disvolvos sian laboron en ses kampoj, eldonos kaj plibonigos regulojn pri mediprotekto. Chen diris, ke antaŭe estis tro malstreĉiĝo en leĝplenumado, kaj nun oni devas plene ŝanĝi tian staton. Tiuj, kiuj malobservos la leĝon, ricevos severan punon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments