El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: la ŝlosilaj vortoj de Ĉinio en la jaro 2015 estas "Unu Zono kaj Unu Vojo", paco kaj disvolvado

| 2015-03-09
Bookmark and Share


Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj
 


En la kunvenejo de la gazetara konferenco

 

    Matene de la 8-a de marto okazis en la Informa Centro de la 3-a Sesio de la 12-a TPK gazetara konferenco. Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, respondis demandojn pri diplomatiaj politikoj de Ĉinio kaj ĝiaj eksteraj rilatoj elmetitajn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Wang Yi diris, ke la ŝlosilaj vortoj de Ĉinio en la jaro 2015 estas "unu ĉefa punkto" kaj "du ĉefaj linioj". La "unu ĉefa punkto" estas plenamplekse antaŭenpuŝi "Unu Zonon kaj Unu Vojon"*, kaj la "du ĉefaj linioj" -- paco kaj disvolvado. Wang Yi diris, ke Ĉinio plue intensigos politikan komunikadon kun diversaj landoj por senĉese grandigi koincidajn punktojn de reciprokaj interesoj. Ĉinio diskutos pri efikaj vojoj por reciproka utilo kaj kunlaboro, ĉefe antaŭenpuŝos konstruadon de bazaj instalaĵoj pri interligiĝo kaj interkomunikado, tiun de surtera ekonomia koridoro kaj tiun de surmara kunlabora apogpunkto. Ĉinio volontas akceli interŝanĝojn kaj kunlaborojn en kulturo kaj eduko, rapidigi la procezon de traktado pri libera komerco. "Ni kredas, ke la 'Unu Zono kaj Unu Vojo' certe penetros en la homajn korojn, havos pli multajn rikoltojn kaj helpos Azion kaj Eŭropon en ilia releviĝo." Wang diris, ke Ĉinio kune kun la internacia socio bone aranĝos la memorigajn agadojn celebre al la 70-jara datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, prenos historion kiel spegulon, malfermos la estontecon kaj faros Ĉinion granda forto por konservi la pacon.

---------------------------------------------

 

* "Unu Zono kaj Unu Vojo" -- Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments