El Popola Ĉinio>头条新闻>

Traktu nian medion kiel nian vivon

| 2015-03-09
Bookmark and Share


La 6-an de marto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, partoprenis la kunvenon de la Jiangxi-a delegacio en la 3-a Sesio de la 12-a TPK.

 

    La 6-an de marto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, partoprenis en la kunveno de la Jiangxi-a delegacio en la 3-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). En la kunveno li emfazis, ke oni devas protekti la medion kiel siajn okulojn kaj trakti la medion kiel sian vivon.

 

    Malsanulo devas esti tuj kuracita, alie lia vivo estos en danĝero; la poluita medio same postulas tujan rebonigon, alie tio ĝenos la sanon de la tuta lando.

 

    Unuflanke, tio postulas striktan regadon. La 1-an de januaro jam ekfunkciis la "plej rigora" leĝo pri mediprotektado, kaj ĝi pli rigore punas la kontraŭleĝajn agojn kaj aldonis al si artikolojn kontraŭ la neglektado de administraj departementoj. Tio estos la glavo de Damoklo sur la kapoj de tiuj medio-detruantoj.

 

    "Bona leĝo ne devas fariĝi 'papera tigro'. Ĝi devas fariĝi vera armilo, kaj la ŝlosilo por tio kuŝas ĉe efektivigo kaj praktikigo." Nur se iuj kontraŭleĝuloj peze pagos por siaj agoj, aliaj malobeemuloj sentos sin minacataj. Tio estos ankaŭ provo por la profesiaj virto kaj kapablo de la leĝplenumantoj.

 

    Aliflanke, antaŭenpuŝante la ekonomian kaj socian disvolviĝojn, oni devas tute forlasi la antaŭan senregulan modelon, kaj forĵeti la erarajn manierojn trakti la medion. Estas ĝuste kiel por homo, kiu devas havigi al si sanigajn kutimojn en ordinara tempo, kaj rifuzi la malbonajn kutimojn, ekzemple dumnoktan maldormon kaj drinkadon.

 

    Xi Jinping diris, ke la bona medio kaj la ekonomia evoluo ne kontraŭdiras unu la alian, kaj ke la ŝlosilo por tio estas ĉe la homo kaj ties pens-maniero. La kunveno de la Centra Komitato de KPĈ pri la ekonomia laboro okazinta en decembro de la pasinta jaro jam postulis, ke oni devu obei la volon de la popolo pri la bona medio, kaj realigi la nov-tipan disvolviĝon surbaze de cirkulado kaj malmultkarbona ellaso.

 

    Decidiĝi protekti la medion kaj klopodi por tio montras la respondecon de la partio kaj de la registaro. Pli forte ataki la kontraŭleĝajn agojn aŭ ensistemigi la mediprotektadon en taksadon de ŝtatoficistoj, same estas grava garantio por nia medio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments