El Popola Ĉinio>头条新闻>

La japanan te-ceremonion spertis interesitoj ĉinaj kaj japanaj

| 2015-03-09
Bookmark and Share

    La 7-an de marto en la Ĉina-Japana Centro por Junularaj Interŝanĝoj, Pekino, okazis seminario pri la japana te-ceremonio. La seminarion okazigis la Virina Sekcio de la Societo de Japanoj en Pekino. Ĉeestis entute 34 personoj inkluzive de nombro da ĉinoj.

 

    La seminario havis lokon en japan-stila ĉambro por te-ceremonioj sur la 4-a etaĝo de la nomita centro.

 


Modela elmontradon de te-ceremonio

 

    La partoprenantoj unue observis modelan elmontradon de te-ceremonio, kiun faris pluraj membroj de la pekina societo de la japana te-ceremonia skolo Ura-senke. Poste ili ĉiuj ricevis etan dolĉaĵeton, kiu ĉiam akompanas tian ceremonion, kaj estis ankaŭ regalitaj per bovlo da pulvorigita teo.

 

    La te-ceremonio helpas la ĉinan-japanan amikecon

 

    S-ino Matsui Miyuki, reprezentanto de la pekina societo de Ura-senke klarigis pri la japana te-ceremonio. Ŝi diris i.a., ke diversaj reguloj pri la te-ceremonio fakte ebligas nin pli bone apreci teon. S-ino Matsui rakontis, ke ŝi loĝas en Pekino jam 18 jarojn, kaj intertempe ŝi povis amikiĝi kun multaj ĉinoj dank' al la te-ceremonio, pri kiu la lastaj vigle interesiĝas.

 


Jen pretas bovlo da teo.
 


Ĉina partoprenanto provas prepari teon el te-pulvoro.

 

    La te-ceremonio naskiĝis en Ĉinio kaj estis alportita al Japanio, kie ĝi montris apartan disvolviĝon. Intertempe en Ĉinio la arto trinki teon ne tiom prosperis, kaj nur en la moderna epoko komenciĝis provoj revivigi ĝin.

 

    La pekina societo de Ura-senke kunsidas trifoje semajne por ekzerciĝo. Krome ĝi okazigas publikajn te-ceremoniojn 3 aŭ 4 fojojn jare. De tempo al tempo okazas ankaŭ kursoj pri la te-ceremonio, kaj ilin partoprenas multe da ĉinoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments