Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Mo Yan: starigu leĝon por la edukado de vilaĝaj infanoj kaj taŭge konservu lokajn operojn

| 2015-03-10
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 4-a de marto, kiam estis baldaŭ finiĝonta la diskutado de la grupo pri literaturo kaj arto sub ĈPPIK, Mo Yan, ĈPPIK-membro kaj la unua ĉina Nobel-premiito pri literaturo, faris paroladon kaj menciis sian proponon.

 


Mo Yan, ĈPPIK-membro kaj la unua ĉina Nobel-premiito pri literaturo

 

    Mo Yan multfoje reiris al sia hejmoloko Gaomi, orienta urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, kaj pro tio bone konas la staton de kamparaj vilaĝoj. Li diris, ke antaŭe nur urbanoj sendis siajn idojn en infanĝardenon, sed nun, pro rapida disvolviĝo de vilaĝoj, la samon faras ankaŭ kamparanoj. La edukado en infanĝardeno estas bazo de ĉiu edukado, tio estas konata eĉ de kamparanoj. Sed, li trovis, ke en la vilaĝaj infanĝardenoj domoj ofte ne estas bone konstruitaj kaj al ili mankas taŭgaj ekipaĵoj, kaj ne ĉiuj instruistoj havas sufiĉan edukpovon kaj iliaj edukaj konceptoj ne bone atentas la apartecon de la infana psiko. Nia lando devas starigi koncernan leĝon zorge al la edukado en infanĝardenoj kaj la registaro zorgu pri la edukado de vilaĝaj infanoj.

 


Maoqiang-opero

 

    Krome, li tuŝis la problemon de heredado de la tradicia kulturo. Ekzemple Maoqiang-opero, loka opero de la regiono Gaomi, ĝuste baraktas kontraŭ tia malfacilo. "Antaŭ kelkdekoj da jaroj, la opero estis vaste ŝatata de la lokanoj. Informiĝinte pri vespera prezentado de gubernia ensembo, oni eĉ devis veni posttagmeze por okupi sidlokon. Spektantoj estis aktivaj, kaj iuj famaj geaktoroj partoprenis, kia furoro tiam estis!", "La nun prezentata opero certe havas pli altan nivelon, belajn kostumojn, okulfrapan scenaraĝon kaj bone luditan muzikon ol tiuj de antaŭaj prezentaĵoj, sed la interesiĝo de la spektantoj kaj la biletvendiĝo estas tute ne kompareblaj kun la tiama prospero."

 


Shandong-opero

 

    Li diris, ke lokaj operoj de diversaj lokoj alfrontas la saman malfacilon, ĉiuj laboregas por konservi la heredaĵojn materialajn kaj nematerialajn de sia hejmoloko. Sed, por konservi la operojn, estas bezonataj la spektantoj -- necesus eniri en pozitivan cirkuladon. Kiel ajn grandan monsumon donus la registaro por subteno, kie estas la esenco, se oni povas konservi la operojn nur kiel tradician kulturon sen la spektantoj?

 


Rano, verkita de Mo Yan kaj tradukita en Esperanton

 

    Mo Yan diris, ke la heredado de la tradicia kulturo postulas kunigon de interna klopodo kaj eksteraj kondiĉoj, kaj devas intime sekvi la spiriton de la epoko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments