Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ambaŭ flankoj de monero -- ĉu ŝanĝo aŭ persisto por la tradicia kulturo?

| 2015-03-10
Bookmark and Share

    Kiel en aliaj landoj kun longa historio, ankaŭ en Ĉinio multaj tradicioj kaj ilia fona kulturo alfrontas defion pro la nunaj socia disvolvo kaj ŝanĝiĝo de la vivmaniero. Precipe, gejunuloj estas profunde influataj de la usona kaj eŭropa kulturoj, kaj al la tradicia kulturo mankas heredantoj. Inter specialistoj fokusiĝas la temo: kiel la tradicioj daŭru -- ĉu ili sin ŝanĝu "kreive" aŭ konservu sian originan formon? Ankaŭ ĈPPIK-membroj multe zorgas pri la heredo de la tradicia kulturo.

 

    Tian Qing: tradiciaj artoj ne devas esti "transgenigitaj"

 


Tian Qing, ĈPPIK-membro kaj specialisto pri la protektado de nematerialaj kulturaj heredaĵoj


    Tian Qing, ĈPPIK-membro kaj specialisto pri la protektado de nematerialaj kulturaj heredaĵoj, diris, ke tradiciaj artoj devas konservi sian esencon, kaj oni ne devas ilin "transgenigi" por populariĝo.

 

    "'Transgenigita' frukto estas nura flato al iu, tio ne estas la afero de arto, artistoj devas havi sian persiston kaj kreon." Li opinias, ke la neŝanĝebla geno (originaj formo kaj interno) de la tradiciaj kulturo kaj arto estas ege grava por la artistoj.

 


Tradicia prezentado de Kunĉjiu-opero


    "Se, por flati gejunulojn, ĉiuj operoj fariĝos pop-muzukaj, do por kio ni konservu la 200 specojn de loka opero? Sufiĉas jam nur la televida programero La Voĉo de Ĉinio!" Li diris, ke profesiaj prezentantoj de tradiciaj artoj devas koni sian limon, ekzemple, kanto de Kunĉjiu-opero kaj ludo de Guĉin-muzikilo postulas de la spektantoj instruitecon kaj klerecon. Ne estas taŭge ke oni flatu la spektantojn pro ilia ne sufiĉe alta nivelo.

 

    Feng Jicai: atente gardu la "klasikecon" de klasikaĵoj

 


Feng Jicai, ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj


    Feng Jicai, 30-jara ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj, diris, ke oni devas profunde diskuti pri la klasikaj kaj fajnaj elementoj de la tradicia kulturo, kaj atente gardi ilin, kaj oni ne devas simple ĵeti ilin en la merkaton tiel ke ĝi faru elektadon.

 


Nove reverkita pekina opero pri historia okazaĵo


    Feng Jicai zorgas pri la protektado de la tradicia kulturo dum multaj jaroj, kaj lia opinio estas iom malsama ol tiu de Tian Qing. Li diris, ke pro la tuta ŝanĝiĝo de la vivmaniero kaj kultur-formo en la moderna socio, iuj tradicioj devas esti ŝanĝitaj aŭ rekreitaj kunfandite kun la moderna estetiko. Tamen li opinias ankaŭ, ke certaj aferoj de la klasika, tradicia kulturo devas esti bone konservataj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments