El Popola Ĉinio>头条新闻>

Projekto de Kontraŭterorisma Leĝo prezentota por ekzameno en konvena tempo de 2015

| 2015-03-10
Bookmark and Share

 

    La 9an de marto Wang Aili, direktoro de la Oficejo de Kriminala Leĝo de la Leĝdona Komitato sub la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris responde al demando de raportisto, ke laŭ leĝdona plano de la Konstanta Komitato de TPK, la projekto de Kontraŭterorisma Leĝo estos prezentita al la Konstanta Komitato por ekzameno en konvena tempo de la kuranta jaro.

 

    Posttagmeze en tiu tago okazis gazetara konferenco de la 3a sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso. Wang Aili diris en la konferenco, ke Ĉinio ellaboras Kontraŭterorisman Leĝon pro sia bezono en la batalo kontraŭ terorismo kaj laŭ novaj demandoj en la internacia batalo kontraŭ terorismo.

 

    Li aldonis, ke la leĝprojekto estis unuafoje ekzamenita en oktobro de 2014, kaj duafoje ekzamenita en februaro de la kuranta jaro. Laŭ la Leĝdona Leĝo, leĝoj estas promulgitaj kutime post la tria ekzameno en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments