El Popola Ĉinio>头条新闻>

Protekti kulturajn heredaĵojn laŭlonge de "Unu Zono kaj Unu Vojo"

| 2015-03-10
Bookmark and Share

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis konstruadon de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj tiun de la Mara Silka Vojo de la 21a Jarcento. Tiu ĉi grandioza koncepto transcendanta tempon kaj spacon kunligas Ĉinion kaj fremdajn landojn kaj konformas al la monda tendenco de paco, evoluigo, kunlaboro kaj kungajno. La koncernaj lokoj vidis la oportunon de turisma disvolvo pro la iniciato. Ili ellaboris siajn proprajn planojn kaj prenis kulturajn heredaĵojn kiel kernajn elementojn de turisma disvolvo.

 

    Shan Jixiang, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, proponis, ke unue oni starigu longperiodan mekanismon por protekti kaj administri la kulturajn heredaĵojn laŭlonge de la Ekonomia Zono de la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento (Unu Zono kaj Unu Vojo), establu gvidgrupon de la protekto kaj administro de la kulturaj heredaĵoj kaj fortigu la kunordigon inter la departementoj de disvolvado kaj reformado, financo, teritorio, turismo, konstruado, kulturo kaj heredaĵoj; kaj due oni pliigu financan enmeton al la protekto de la kulturaj heredaĵoj, aneksu la protekton de la heredaĵoj al enhavoj de la ekzamenado de registaroj de koncernaj lokoj kaj efektive garantiu la fonduson por ĉiutaga bontenado de la kulturaj heredaĵoj laŭlonge de "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj la enmeton por savado de iuj kulturaj heredaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments