El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vendado de falsaj produktaĵoj devas ricevi severan punon

| 2015-03-10
Bookmark and Share

 

    Matene de la 9-a de marto la 3-a Sesio de la 12-a TPK okazigis gazetaran konferencon. Zhang Mao, direktoro de la Ŝtata Administracio de Industrio kaj Komerco, respondis demandojn pri reformado de sistemoj pri komercaj aferoj elmetitajn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Parolante pri aĉetado per interreto Zhang Mao diris, ke laŭ statistiko de la Ŝtata Administracio de Industrio kaj Komerco, dum la pasinta jaro la sumo de aĉetado per interreto atingis 2 789.8 miliardojn da juanoj, je 10% de la totala sumo de detala vendado de la konsumaĵoj de la sociaj komercaĵoj. Nun ĝi havas la kreskan rapidecon je 30%-40%. Tamen sekve de la rapida disvolvo de la aĉetado per interreto aperis novaj problemoj, kiaj troigita diskonigo de produktaĵoj, multiĝo de falsaj produktaĵoj kaj malfacileco en redono de varoj. Estas malfaciloj ankaŭ por rilataj departementoj pri industrio kaj komerco en traktado de plendoj el konsumantoj kaj en traktado de komercaj disputoj.

 

    Menciante pri la solva metodo Zhang Mao diris, ke unue oni devas rapidigi konstruadon de rilataj leĝoj, due la interretaj platformoj pri komercado devas preni sur sin gravan respondecon, trie la triaflankaj platformoj pri komercado devas fortigi internan administradon kaj vere respondeci al vendejoj sur interreto. Samtempe rilataj registaraj departementoj devas severe kontroli falsajn kaj malbonajn produktaĵojn kaj puni rilatajn entreprenojn, lasi ilin pagi la koston multe pli altan ol tiu de vendado de falsaj kaj malbonaj produktaĵoj kaj eĉ puni ilin ĝis perdo de ilia entrepreno. Nur tiel la ordo de la merkato havos radikalan plibonigon, la falsaj kaj malbonaj produktaĵoj malaperos kaj la fenomeno de atenco de rajto pri intelekta proprietaĵo reduktiĝos.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments