El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina danc-teatraĵo Legendo de Mulan sukcese prezentita en Nov-jorko

| 2015-03-11
Bookmark and Share

    Vespere de la 5-a de marto okazis la unuafoja prezentado de la ĉina danc-teatraĵo Legendo de Mulan en Lincoln-Centro de Nov-Jorko, Usono. Prezentis ĝin ensemblo el Hongkongo. La danc-teatraĵo montris al la usonaj spektantoj la miljaran romanon de tiu ĉi heroino laŭ la apartaj "okuloj de virino" kaj per belaj dancoj kunfandante fortecon kaj mildecon.

 


Foto de la danc-teatraĵo
 


Foto de la danc-teatraĵo

 

    Por multigi la interŝanĝojn kun la usonaj spektantoj kaj havigi al ili plian intereson pri la ĉina kulturo, precipe por kreskigi futurajn amantojn de la ĉinaj artoj inter la usonaj gejunuloj, la organizantoj faris specialan projekton: en la lasta prezentado okazinta en la 8-a de marto, 36 usonaj infanoj surscenejiĝis por komenci la prezentadon per laŭtlego de la ĉinlingva poemo Legendo de Mulan.

 


Usonaj infano-dancistoj laŭtlegas kiel komenco de la danc-teatraĵo
 


Infano-dancistoj en sinekzerco

 

    Por tion realigi, la organizantoj varbis infano-dancistojn por la danc-teatraĵo, kaj la varbado akiris varman eĥon: pli ol mil usonaj familioj sin registris -- multe pli granda sukceso ol antaŭvidite.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments