El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sekura produktado devas komenci de leĝstarigo

| 2015-03-11
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 10-a de marto okazis en Pekino gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 12-a TPK. Yang Dongliang, direktoro de la Ŝtata Administracio por Sekura Produktado, respondis demandojn de raportistoj pri kiel fari sekuran produktadon en la nova normala stato de ekonomio.

 

    Parolante pri sekureco de karbo-minejoj kaj tiu de ole- kaj gas-duktoj, Yang Dongliang diris, ke la nova leĝo pri sekura produktado estis ekpraktikita en la 1-a de decembro 2014. Kiel efike praktiki ĝin? La Ŝtata Administracio por Sekura Produktado sendis al 20 milionoj da entreprenoj publikan leteron por konigi la leĝon, likvidis 63 regulojn, kiuj ne adaptiĝis al la nova leĝo, kaj nun ĝi ellaboras regularon pri praktikado. Krom tio la administracio ellaboris opinion pri "regado laŭ leĝoj", kiu baldaŭ estos sendita al la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por ricevi ĝian sankcion. La propono enhavas konkretajn aranĝojn pri praktikado de la leĝo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments