El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruado de jurŝtata Ĉinio

| 2015-03-11
Bookmark and Share

 

    Matene de la 9a de marto Zhang Dejiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), ĉeestis la kunsidon de la delegacio de Chongqing por la 3a Sesio de la 12a TPK por ekzameni la raporton pri la registara laboro.

 

    Aŭskultinte parolojn de la deputitoj, Zhang diris, ke oni devas plenamplekse antaŭenpuŝi plu jurŝtatan konstruadon kaj konservi la aŭtoritatecon de la konstitucio kaj adaptiĝi al la atendoj de popolamasoj.

 

    Oni devas "akceli la konstruadon de jurŝtata registaro, noviga registaro, pura registaro kaj servo-orientita registaro, fortigi plenuman kapablon kaj publikan fidon de la registaro, kaj antaŭenpuŝi modernigon de la administrada sistemo kaj administrada kapablo de la ŝtato". Tio estas la postulo de "plenampleksa antaŭenpuŝo de jurŝtata konstruado" en la raporto pri la registara laboro. En la procezo de reformado la jurŝtata konstruado nepre fariĝos plej grava parto.

 

    Dum la du politikaj sesioj deputitoj de TPK kaj membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK varme diskutis pri la jurŝtata konstruado de Ĉinio. Wang Anshun, deputito de TPK kaj pekina urbestro, diris, ke en la procezo de la jurŝtata konstruado unue oni devas efektivigi laŭleĝan administradon, plibonigi administradan decid-faron, persisti en la principo de scienca kaj demokratia decid-faro, kaj altigi la nivelon de laŭleĝa regado. "Malgraŭ leĝa nekompleteco, ĉiuj registaraj departementoj devas laŭleĝe agi, strikte observi leĝojn kaj bone servi al la popolo."

 

    Tang Weijian, membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj profesoro de Jura Kolegio sub Renmin-Universitato de Ĉinio, diris: "Oni devas puŝi malferman registaron, efektivigi malfermajn kaj travideblajn decidojn, plenumadon kaj rezultojn. Tio povas faciligi kontrolon de la popolo, efike puŝi laŭleĝan laboron de registaro kaj certigi funkciadon de registara povo sub la sunlumo."

 

    "Ĉinio jam havas sistemon por efike garantii la kvaliton de leĝdono, kaj ĝi estas pli kaj pli perfekta. En la estonteco leĝdono ludos gravan rolon en gravaj reformoj, kaj ĝi estos pli kaj pli evidenta," Zhu Zhiwen, deputito de TPK kaj kompartia sekretario de Fudan-Universitato admiris jurŝtatan konstruadon. "Nun la leĝdona maniero estas pli kaj pli perfekta, kaj leĝdona vojo estas pli kaj pli vasta por ke ĉiu leĝo ricevu vastajn opiniojn. Tio mem estas la rezulto de reformado, kaj ĝi certe puŝos profundigon de reformado."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments