El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina registaro subtenas "kreantojn"

| 2015-03-11
Bookmark and Share


La 4an de januaro, Li Keqiang vizitis la kreanto-spacon Chaihuo en la urbo Shenzhen por sperti la novigajn produktojn.

 

    En la laborraporto farita de la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la inaŭguro de la 3-a sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso, estis unuafoje menciita la vorto "kreanto". Li diris, ke multaj "kreantoj" aperis en Ĉinio por prosperigi la kulturan industrion.

 

    "Kreanto" estas nova vorto por multaj homoj kaj neniam ĝin aŭdis eĉ multaj TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj. Investantoj sin demandis, ĉu temas pri univesitataj studentoj, kiuj fondas entreprenojn?

 

    Fakte, "kreanto" estas homo, kiu havas novajn ideojn kaj volas praktike ilin utiligi. Pro granda influo de interreto, per ĝi kreantoj elpensas novigajn ideojn kaj realigas ilin. Simple, ili estas aro da homoj "ludantaj" novigon.

 

    ĈPPIK-membro Zuo Ye diris, ke en Ĉinio ankoraŭ ne povas troviĝi granda nombro da "kreantoj", ĉar la koncepto mem venis en Ĉinion antaŭ nelonge. Sed laŭ statistikoj, en la mondo jam estas miloj da "kreanto-spacoj", sed en Ĉinio estas nur 70. Ofte, ili dependas de la eksterlanda merkato. Kvankam la nombro ne estas granda, tamen la ĉinaj "kreantoj" enkorpigas esperon kaj estas gvidantoj de novigado kaj entrepreno-fondado. Frue en la kuranta jaro, en la kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Li Keqiang diris ke la registaro jam konfrimis la politikon por konstrui "kreanto-spacojn" kaj liveri aliajn subtenojn al "kreantoj".

 

    Zuo Ye diris, ke "kreantoj" alportos al Ĉinio tri aferojn: potencialplenaj produktoj, noviga spirito kaj malferma sinteno. Nuntempe en Ĉinio jam formiĝas tri centroj de "kreantoj", kiaj Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono, kaj tie pli kaj pli multaj "kreantoj" estas aperantaj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments