El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interreto ŝanĝas la vivon

| 2015-03-12
Bookmark and Share

 

    "Faranto", "interreto plus", kunlaboro inter la registaro kaj sociaj kapitaloj kaj aliaj furoraj vortoj estas enskribitaj en la raporton pri la registara laboro. Tio vekis atentojn en- kaj eksterlandajn. Nuba komputado, granda datumaro, interreto de aĵoj kaj aliaj novaj ekonomiaj sektoroj kaj formoj montras grandan spacon por disvolviĝo, publikaj varoj kaj servoj kunliverataj de la registaro kaj la merkato prezentas belan perspektivon. Jam startis la duobla motoro, kiu akcelas la transformon kaj plibonigon de la ĉina ekonomio.

 

    "Faranto", "kreanto" aŭ "chuangke" en la ĉina lingvo estas tradukita el la angla vorto "maker". Ĝi aludas, ke homo klopodas por realigi diversajn ideojn pro sia intereso kaj ŝato, kaj en la ĉina lingvo ĝi ankaŭ havas la sencon de novigo kaj disvolvado.

 

    La vorto "faranto" estas enskribita en la raporton pri la registara laboro, kiam la registaro forte rekomendas al la popolo entreprenadon kaj novigon. Junuloj estas ĉefaj fortoj de la entreprenado kaj novigo. Ili estas pli entreprenemaj ol sia pli aĝa generacio, kaj al ili forte inspiras multaj sukcesaj ekzemploj.

 

    La "farantoj" naskiĝis kaj kreskis en la epoko de la interreto, kaj ili prenas la interreton kiel sian terenon de entreprenado. Nuntempe burĝonas la novigo bazita sur "interreto plus", kombinaĵo de tradiciaj industrioj kaj la interreto. La novigo bazita sur "interreto plus" ne nur revigligos tradiciajn industriojn, sed ankaŭ kreos novajn punktojn de la ekonomia kresko.

 

    "Interreto plus" signifas, ke atingoj de la interreta novigo profunde kunfandiĝos kun diversaj kampoj de la ekonomio kaj socio kaj plibonigas tradiciajn sektorojn, kiaj estas la vivteno, medicina servo, edukado, trafiko kaj financo. Ekzemple, la poŝtelefona apliko por alvoko de taksio ŝanĝas la kutiman veturon, kaj la rapida disvolviĝo de la interreta financa servo ŝanĝas la financan ekologion de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments