Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Evoluo de la tradicia kulturo estas ne-apartigebla de la edukado

| 2015-03-12
Bookmark and Share


Lernantoj en la kostumoj de diversaj nacioj
 

    La tradicia kulturo estas memoro de la nacio, ĝi devas esti memorata kaj adaptiĝi al la tempo por trovi por si novajn terenojn por disvolviĝo. Sinjorino Yang Jinsong, TPK-reprezentanto, diris, ke la konoj pri la loka kulturo kaj la sento de aparteno al ĝi estas ŝlosilaj en la disvastigo de la kulturo, kaj ke la klerigo de la gejunuloj estas nenio alia ol la kreskigo de iliaj valor-konceptoj en kiujn penetriĝu la kerno de la koncerna nacia kulturo. La heredado de la tradicia kulturo ne devas esti propagando per sloganoj, sed devas baziĝi sur la aŭtentika tradicio samtempe helpate de la loka aŭ nacia kulturaj tradicioj kaj moroj, aŭ en la formo de certaj specoj de arto kiel la perilo de la kulturo, la tradicia kulturo povos radikigi sin kaj ĝermi denove.

 

    Por preni la ekzemplon de la naŝi-oj al kiuj la reprezentantino mem apartenas, ŝi okazigis aranĝon "naciaj kostumoj en lernejon", kaj ĝia sukceso evidentigas la efikan rolon de infanoj kaj gejunuloj en la heredado de la nacia kulturo kaj ĝia novkreado: dank' al la aranĝo ili komencas senti, ke la naciaj kostumoj estas simbolo de la nacio, kolekto de la naciaj saĝo kaj disvolviĝo kaj ankaŭ elmontro de ĝiaj religia kredo kaj kulturaj inklinoj, kaj tio forte antaŭenpuŝos la evoluon de la nacia kulturo.

 

    Ŝi diris: "Unue, la registaro devas koni la kulturojn de diversaj nacioj, kaj fari regulojn por ke ĉiu nacio povu protekti sian propran kulturon; due, oni multe okazigu aranĝojn por ke la naciaj kulturoj eniru en lernejojn kaj universitatojn, ekzemple la naŝi-aj hieroglifoj, pentraĵoj kaj dancoj -- tiel ke la lernantoj sciu la originan aspekton de sia kulturo; trie, oni starigu neregistarajn asociojn por la tradicia kulturo, kaj ĉio ĉi tio fariĝos tridimensia procedo de la kulturo-protektado puŝata de la tuta socio ĉe ĉiuj flankoj."

 

    Unuigi la tradiciajn artojn kun la moderna estetiko fariĝos certa tendenco. La gejunuloj estas la ĉefa forto de la kultura disvolvado, kaj do la evoluo de la tradicia kulturo ne estas apartigebla de la edukado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments