El Popola Ĉinio>头条新闻>

De "Produktita en Ĉinio" al "Produktita en Ĉinio 2025"(I)

| 2015-03-12
Bookmark and Share

 

    Dum la lastaj jaroj la produkta industrio grandpaŝe progresis en Ĉinio. Tamen, se estas menciita la esprimo "Produktita en Ĉinio", oni ankoraŭ pensas pri malmulte kostaj varoj sen vere altnivela teknologio. Pri tiu problemo, ĈPPIK-membro Li Yizhong opinias, ke Ĉinio ankoraŭ postrestas en la tutmonda valorĉeno, kvankam la lando havas la plej disvolviĝintajn industriojn kiaj aerospaco, grandrapida trajno kaj nuklea elektrogenerado. Ĉinio ja havas kelkajn malprogresintajn kampojn, ekzemple etskalaj minejoj kaj malgrandaj metiejoj. Krome, en la lando ne plu ekzistas la avantaĝo de malmulte kostaj laborfortoj. Antaŭ ne longe, la usona kompanio Microsoft anoncis, ke ĝi fermos siajn poŝtelefonajn fabrikojn en Pekino kaj Dongguan por translokigi ilin al Vjetnamio. 9 mil dungitoj de tiuj fabrikoj perdos sian laboron.

 

    En la laborraporto de la ĉina registaro, estis menciite, ke la produkta industrio estas avantaĝa en Ĉinio. Oni devas efektivigi la novan planon "Produktita en Ĉinio 2025" por ke Ĉinio transformu sin de produktanto de grand-kvantaj produktaĵoj al tiu de altkvalitaj produktaĵoj per noviga povo, intelekta transformo, forta industria bazo kaj ekologia disvolvo. Oni devas absorbi kaj bone utiligi superfluan produkto-kapablon kaj kuraĝigi kunigon aŭ reorganizon de entreprenoj por ke ili povu konkuri en la merkato. Oni devas kunfandi industriigon kaj informigon kaj disvolvi novajn teknologiojn interretan, ciferecan kaj intelektan por kapti ŝancon en ŝlosilaj kampoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments