El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova fuelfonto akcelas transformiĝon de industrio kaj ĝian altgradigon

| 2015-03-13
Bookmark and Share

 

    La 12an de marto Chen Shiqiang, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, direkcia prezidanto de Hongchang-grupo kaj tiu de la te-produkta korporacio Xinyang Maojian de Longtan, Henan-provinco, estis invitita de la novaĵ-agentejo Xinhua al la speciala programo de la du politikaj sesioj kaj interŝanĝis per la interreto opiniojn kun retanoj pri disvolvado de nova fuelfonto.

 

    Ĉefministro Li Keqiang diris en la raporto pri la registara laboro, ke estas tre granda potencialo en la fuelŝpara kaj mediprotekta merkato de Ĉinio, kaj oni devas fari la fuelŝparan kaj mediprotektan industrion nova kolono de la ekonomio. Chen diris, ke nova fuelfonto konforma al la ŝpara kaj mediprotekta ideo povas akceli transformiĝon kaj altgradigon de koncernaj industrioj. "Ekzemple, traktado de la poluaĵoj de tradiciaj fuelfontoj postulas novan teknologion, kaj tio akcelas transformiĝon kaj altgradigon de manufakturado kaj ekipaĵa fabrikado. Kaj oni povas produkti elektron per forĵetaĵo kaj biomaso, kaj transformi urbajn balaaĵojn en elektron kaj oleon." Li diris, ke lastatempe iu privata entrepreno komencis transformi pajlojn en elektron kaj oleon, kaj tiu nova industrio prezentas tre vastan merkatan spacon.

 

    Parolante pri sia impreso, Chen diris, ke delonge li administras sian kompanion per mediprotekta ideo kaj persistas en la koncepto pri pura kaj ekologia produktado. Nun lia kompanio kunlaboras kun kelkaj esplor-institutoj pri utiligo de hidrogena energio. Li esperis, ke lia kompanio estos gvidanto de la ĉina nov-energia industrio en la venontaj 50 jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments