El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK

| 2015-03-13
Bookmark and Share


Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK
 


En la fermiĝo de la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK

 

    Posttagmeze de la 13-a de marto la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK fermiĝis en la Popola Halo de Pekino. La sesio aprobis la rezolucion de la 3-a Sesio de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK pri la laborraporto de la konstanta komitato, la raporton de la Komitato por Prezentitaj Proponoj de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK pri ekzameno de proponoj prezentitaj dum la sesio, kaj la politikan rezolucion de la 3-a Sesio de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK.

 

    Dum la sesio ĈPPIK-membroj el malsamaj regionoj kaj malsamaj rondoj aktive plenumis siajn funkciojn pri politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo kaj pri partopreno en administrado kaj diskuto pri ŝtataj aferoj, kaj kontribuis siajn proponojn. Ĝis la 8-a horo de la 9-a de marto la Komitato por Prezentitaj Proponoj de ĈPPIK registris entute 4 116 proponojn el ĈPPIK-membroj.

 

    La ĉi-foja sesio havas multe da brilaj punktoj. Kontraŭkorupteco estis unuafoje menciita en la raporto de ĈPPIK dum la pasintaj 20 jaroj. En la raporto oni povas legi multajn fokusajn vortojn, kiaj ĈPPIK ne estas loko por kaŝi koruptistojn, "ĉiuj estas tre kapricaj" en la afero pri kontraŭkorupteco, ne estas "fera-ĉapela reĝo" nepersekutita...

 

    Kun la fermiĝo de la 3-a Sesio de la 12-a ĈPPIK, baldaŭ finiĝos la du sesioj en la jaro 2015. Matene de la 15-a de marto fermiĝos ankaŭ la 3-a Sesio de la 12-a TPK.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments