El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun raportistoj

| 2015-03-15
Bookmark and Share


Li Keqiang intervidiĝas kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

    Matene de la 15-a de marto post fermiĝo de la 3-a Sesio de la 12-a TPK en la Popola Halo de Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj kaj respondis iliajn demandojn.

 

    Li Keqiang parolis pri la malrapidigo de la ekonomia kresko en Ĉinio dirante: “La ĉina ekonomio eniris en la novan normalan staton. La ekonomia kresko je 7% ŝajne estas iom malalta kompare kun tiu en la jaro 2014, tamen la realigo de la celo ne estas tre facila pro la grandega totala sumo de la ĉina ekonomio, kiu superis 10 mil miliardojn da usonaj dolaroj. La kresko je 7% egalas al la ekonomia skalo de la meznivela ŝtato. Dum la kresko se ni povas atenti ambaǔ kvaliton kaj efikecon por akceli eskaladon de la ĉina ekonomio de meznivelo al pli alta, realiĝos mez- kaj alt-rapida kreskado de la ĉina ekonomio en longa tempo. Per tio ni metos firman fundamenton por realigo de la modernigo kaj faros grandan kontribuon por la mondo.”

 

    En la gazetara konferenco Li Keqiang respondis demandojn pri kontraǔkorupteco, profundigo de reformado, dom- kaj ter-posedaĵoj,media polucio, simpligo de administrado, rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj tiuj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

Redaktoro:Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments