Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Estas atendate, ke greftado de homaj organoj eniru en la sistemon de medicina asekuro

| 2015-03-16
Bookmark and Share

de CHEN JI

 

 

    Huang Jiefu estas membro de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, eksa vicministro de la Ministerio de Sano de Ĉinio kaj direktoro de la Ĉina Komitato pri Oferado kaj Greftado de Homaj Organoj. En la 6-a de marto post la kunveno de ĈPPIK en Pekino li parolis pri greftado de homaj organoj en Ĉinio. Ĉi-jare li prezentis proponon al ĈPPIK, ke greftado de homaj organoj eniru en la medicinan asekuron. Pri tio li diris, ke nuntempe en Ĉinio manko en mono anstataǔ tiu de organo-kontribuantoj fariĝis la ĉefa kialo kiu limigas la kreskon de greftado. Multaj malsanuloj ne kapablas elteni la grandan sumon de la operacio kaj koncernaj kuracado kaj medikamentoj. Tial li alvokis enmeti greftadon de organoj en la medicinan asekuron, ĉar laŭ li tio havos du gravajn signifojn: unuflanke asekurigo de organo-greftado reduktos la ekonomian premon de la malsanuloj, kaj per tio garantios la medicinan justecon kaj realigi la socian justecon, aliflanke tia aekurigo esence enkorpigos la progreson de la asekura afero.

 

    Antaǔ 2009 Ĉinio estas unu el la plej postrestintaj landoj en la kampo de organo-oferado, sed depost 2010 ĝi komencis oferadon de homajn organoj inter siaj civitanoj. Kaj en 2014 la proporcio de organo-oferado en Ĉinio jam kreskis ĝis la plej evoluinta nivelo en Azio, samtempe ĝi fariĝis la dua plej granda lando pri oferado de homaj organoj en la mondo. En 2014 en Ĉinio estis 1 700 organo-oferantoj kun pli ol 5 000 oferitaj organoj, interalie 80% venis el civitanaj oferantoj. Kaj post la 1-a de januaro 2015 memvola oferado fariĝis la unika vojo de organoprovizo en la lando. Se la greftado de homaj organoj sukcese eniros en la asekuran sistemon, estas atendite ke pli da malsanuloj povos ricevi kuracadon kaj plilongigos la vivon je sia feliĉo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments