El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trajno ŝarĝita per fotovoltaaj produktoj inter Ĉinio kaj Eŭropo

| 2015-03-16
Bookmark and Share

 

 

    Posttagmeze de la 13a de marto trajno ŝarĝita per ses konteneroj kun fotovoltaaj partoj je unu megavatto ekveturis el Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco en centra Ĉinio. Ĝi atingos Hamburgon de Germanio post 15 tagoj. Fakuloj diris, ke tio estas grava afero de la ĉina strategio de "Unu Zono kaj Unu Vojo"*.

 

    Ĉinio estas la granda produktanto de fotovoltaaj produktoj kaj iagrade ilin superproduktas. La donitaĵoj de la Ĉina Komerca Ĉambro de Importado kaj Eksportado de Maŝinoj kaj Elektronikaj Produktoj montras, ke en la jaro 2014 la totala eksporto de ĉinaj fotovoltaaj produktoj kalkuliĝis al 14,4 miliardoj da usonaj dolaroj, interalie 2 861 milionoj da usonaj dolaroj da produktoj estis eksportitaj al Eŭropo. La ĉinaj produktoj estis kontraŭdumpinge kaj kontraŭkonvencie prienketitaj de la Eŭropa Unio, tamen ili dominas la eŭropan merkaton pro malalta prezo kaj bona kvalito.

 

    Ĉinio jam funkciigis ok komercajn trajnoitinerojn de la lando al Eŭropo por antaŭenpuŝi la komercajn interŝanĝojn de landoj laŭlonge de la fervojo kaj akceli komercan integriĝon inter regionoj.

 

-----------------------------------------

    * Ekonomia Zono laǔ la Silka Vojo kaj Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments