El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Jacob Zuma reciproke sendis mesaĝojn por gratuli inaŭguriĝon de la "Ĉina Jaro" en Sud-Afriko

| 2015-03-16
Bookmark and Share


La ĥoro de la Pretoria Universitato en prezentado

    Posttagmeze de la 15-a de marto la aktivado "Ĉina Jaro" inaŭguriĝis en la Ŝtata Teatro de Pretorio, ĉefurbo de Sud-Afriko. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma reciproke sendis gratulajn mesaĝojn.

 

    Xi Jinping diris en sia gratula mesaĝo, ke kadre de la "Ĉina Jaro" Ĉinio kaj Sud-Afriko aranĝos serion da interfluaj aktivadoj en la ĉefaj urboj de 9 provincoj de Sud-Afriko. Li kredas, ke la "Ĉina Jaro" malfermos novan ĉapitron por la kulturaj kaj edukaj interŝanĝoj de la du landoj.

 

    Jacob Zuma diris, ke Sud-Afriko plenforte subtenos la aktivadon "Ĉina Jaro" en 2015 atendante, ke per la aktivado Ĉinio plene montru siajn riĉajn kaj brilajn historion kaj kulturon kaj siajn grandajn atingojn en konstruado de la lando.

 

    La inaŭguran ceremonion ĉeestis ĉ. 1 300 homoj, inter kiuj estis altrangaj oficistoj el la sud-afrika registaro, amikaj personoj el diversaj rondoj, diplomatoj de diversaj landoj en Sud-Afriko, reprezentantoj de ĉinoj en Sud-Afriko, tiuj de ĉinkapitalaj institucioj kaj tiuj de ĉinaj studentoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  5  6  7  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments