El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina aerarmeo fortigos aerpatroladon ĉe ĉina-birma landlimo

| 2015-03-16
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 13a de marto bombo el birma militaviadilo falis en la ĉinan teritorion, kaj rezultigis morton de kvin ĉinoj kaj vundiĝon de naŭ aliaj en la urbo Lincang de la provinco Yunnan. Tiuvespere Liu Zhenmin, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, urĝe alvokis Thit Linn Ohn, birman ambasadoron en Ĉinio. Laŭ konigo la bombo falis en la vilaĝon Dashuisangshukvar ĉe la ĉina-birma landlimo, kiam vilaĝanoj rikoltis sukerkanojn en la kampo.

 

    Posttagmeze de la 14a de marto Fan Changlong, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, telefone interparolis kun Min Aung Hlaing, ĉefkomandanto de la Defenda Armeo de Birmo, pri la evento. Fan diris, ke lastatempe birmaj militaviadiloj plurfoje transflugis la ĉina-birman landlimon, kaj obusoj falis en la ĉinan teritorion, kio rezultigis vundiĝon kaj morton de homoj kaj kaŭzis grandan perdon. La ĉina popolo forte oponas la eventon.

 

    Fan rimarkigis, ke Birmo devas rekoni la seriozecon de la evento, serioze trakti la aferon, severe puni la farantojn, peti pardonon de familianoj de la viktimoj kaj doni kompenson al ili, kaj klarigi la kaŭzon al Ĉinio.

 

    Min diris, ke Birmo komprenas la senton de Ĉinio, kaj laŭeble sendos homojn al enketo kun Ĉinio por bone solvi la problemon kaj serĉesplori la respondecon de koncernaj homoj. La birma armeo volas antaŭenpuŝi la amikan kunlaboron inter la dulandaj armeoj.

 

    Matene de la 14a de marto kolonelo Shen Jinke, proparolanto de la ĉina aerarmeo, diris, ke en la antaŭ tago la ĉina aerarmeo sendis plurajn militaviadilojn por sekvi, monitori, averti kaj elpeli brimajn armeajn aviadilojn flugantajn super la landlimo kun Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments