El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldoniĝos en Britio lernolibro uzata de ĉinaj element-lernejanoj

| 2015-03-16
Bookmark and Share


Unu Leciono kaj Unu Ekzerco estas necesa libro por ĉiu element-lernejano en Ŝanhajo
 

    Oni jam eksportis al Britio la ĉinajn instru-metodon de matematiko kaj matematikajn instruistojn. Nun ilin sekvas Unu Leciono kaj Unu Ekzerco, la helpa lernolibro de ŝanhajaj element-lernejanoj, kiu estos eksportita al Britio kaj tie eldoniĝos. La brita ministerio pri edukado volas lerni la sperton de la ŝanhaja instruado por fortigi matematikon de siaj studentoj.

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Guardian, en novembro last-jare la brita ministro pri edukado Nick Gibb lanĉis sian planon por reformi la instruadon de matematiko en elementaj lernejoj. Li proponis, ke la instruistoj devas doni al ĉiu studento la lernolibron uzatan de ŝanhajaj element-lernejanoj kun la instrua plano farota laŭ la libro. Estas raportite, ke la eldonota libro estos refoje redaktita de spertuloj bone konantaj la ĉinan edukadon kaj ankaŭ la britan.

 

Redaktoroj: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments