El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sud-afrika maljunulino festis sian 100-jaran naskiĝtagon per paraŝutado

| 2015-03-17
Bookmark and Share

 

 

 

    La 14-a de marto estis la 100-jara naskiĝtago de la sud-afrika maljunulino Georgina Harwood. Tiu-tage la "supera avino" festis sian naskiĝ-tagon per paraŝutado. La laboristo, kiu akompanis ŝin dum ŝia paraŝutado, diris, ke kun facila kaj rapida moviĝo la avino tute ne aspektas kiel 100-jara maljunulino.

 

    Tio ne estis la unua fojo por Georgina Harwood fari tiel aventurplenan provon. En la jaro 2007 en la aĝo de 92 jaroj la avino plenumis sian "unuan salton" dum sia vivo. La maljunulino havas 4 gefilojn kaj 14 genepojn. Ŝi ŝatas fizikan ekzercon kaj ofte naĝas, tenisas kaj briĝas.

 

    La gefiloj kaj genepoj de la "supera avino" tre subtenas ŝin fari paraŝutadon. Ili diris, ke ŝi ŝatas provi novajn aferojn, ili subtenos ŝiajn decidojn sub la premiso garantii ŝian sekurecon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments