El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kolektisto aŭkcie aĉetis tangka-on kontraŭ 280 milionoj da juanoj

| 2015-03-17
Bookmark and Share


Ĉina kolektisto aĉetis tangka-on kontraŭ 280 milionoj da juanoj.

    Laŭ informo el la Ĉina Centra Televida Stacio en la 14-a de marto, revenis al Ĉinio la brodita tangka-o farita laŭ ordono de imperiestro en la periodo Yongle de la dinastio Ming, kiu perdiĝis eksterlanden ĉ. 200 jarojn. Lastatempe ĉina kolektisto Liu Yiqian aŭkcie aĉetis ĝin kontraŭ 280 milionoj da juanoj. Nun Ĉinio havas nur 3 broditajn tangka-ojn faritajn en la periodo Yongle, du el ili estas konservitaj en la templo Jakhang de Tibeto. En la lasta julio Liu Yiqian aĉetis kontraŭ 220 milionoj da juanoj la tason kun desegnaĵo de kokoj faritan en la dinastio Ming. Antaŭ tio li aĉetis ankaŭ tronon de imperiestro kaj aliajn naciajn trezorojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments