El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la prezidanto de Eŭropa Parlamento

| 2015-03-17
Bookmark and Share


Xi Jinping renkontiĝas kun Martin Schulz.

 

    La 16-an de marto en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Parlamento Martin Schulz.

 

    Xi Jinping diris, ke la kuranta jaro signas la 40-jaran jubileon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Ĉinio firme subtenas la eŭropan integriĝon kaj ĉiam rigardas la disvolviĝon de Eŭropo kiel gravan parton de la multpolusigo. Ĉinio kaj EU estas gravaj fortoj de la mondo kaj dividas vastajn komunajn interesojn. Li esperis, ke Ĉinio kaj EU prenos la 40-jaran jubileon kiel novan startpunkton por daŭre teni altnivelajn kontaktojn de la du flankoj, grandigi pragmatan kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la partnereco de paco, kresko, reformado kaj civilizacio.

 

    Schulz diris, ke EU kaj Ĉinio dividas multajn komunajn interesojn kaj alfrontas similajn demandojn kaj defiojn, tial tre grave estas cementi kaj plifortigi la duflankajn interrilatojn. Li aldonis, ke EU volas intensigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj akceli disvolvadon de la partnereco.

 

    De kiam stariĝis la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, la du flankoj akiris multe da fruktoj. Nun EU jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio. Pli frue, la ĉina danc-teatraĵo Legendo pri la Suno estis prezentita en Belgio, inaŭgurante la celebradon de la 40-jara jubileo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments