El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita "Plano pri Futbala Reformado kaj Disvolvado de Futbalo"

| 2015-03-17
Bookmark and Share

 

    La 16an de marto Ĉinio publikigis sian "Planon pri Futbala Reformado kaj Disvolvado".

 

    La plano havas entute 50 rimedojn, kiaj estas reformado de la Ĉina Futbala Asocio, reformado de la ligokonkurso, disvolvado de la nacia futbala teamo, gastigo de Mondpokala Konkurso de FIFA kaj emisio de futbala loterio. La plano elmetas proksiman, mezperiodan kaj longtempan strategiojn, kaj preskribas, ke la Ĉina Futbala Asocio liberigos sin el la Nacia Sporta Administracio de Ĉinio kaj ne havos administracian rangon, kaj ĝia estraro estos profesia. La publikigo de la plano signifas akcelon de la futbala reformado, kaj la ĉina futbalo alfrontos senprecedencan historian ŝancon.

 

    "Tio estas la plej granda reformo en la ĉina futbala historio!" Eksterlandaj amaskomunikiloj donis multe da atentoj kaj optimisman pritakson al sincereco kaj forto de Ĉinio en la futbala reformado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments