El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vojeto sur apika krutaĵo plej danĝera en la mondo

| 2015-03-18
Bookmark and Share

 

 

    Laŭ rilata raporto far en la 15-a de marto, post la fermo de 14 jaroj la vojeto de la hispana reĝo (El Caminito del Rey) en Malaga de Hispanio estos refoje malfermita al la turistoj. Ĝi estis nomita kiel la "plej danĝera vojeto en la mondo".

 

    Kun larĝeco de unu metro la vojeto troviĝas sur apika krutaĵo je 100 metroj super la rivero El Chorro en la provinco Malaga. Ĝi estis konstruita por ir- kaj reirado de laboristoj inter hidroelektrejo kaj la akvofalo Gaitanejo kaj ĝi estis finkonstruita inter la jaroj 1901 kaj 1905. Post ĝia finkonstruiĝo tieaj danĝeraj kaj belaj pejzaĝoj tuj allogis multe da turistoj kaj aventuristoj. Dum multaj jaroj turistoj devis montgrimpi sur la zigzaga vojeto sen balustrado. En la jaroj 1999 kaj 2000 tie okazis du akcidentoj kun morto de 5 homoj. En la jaro 2001 la rilata flanko fermis la vojeton. Post riparado ĝi estos refoje malfermita al la publiko en la 28-a de marto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments