El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eklipso defios elektran provizadon de Germanio

| 2015-03-18
Bookmark and Share

 

    Astronomoj prognozis, ke en la 20a de marto en Eŭropo, norda Afriko, okcidenta Azio kaj Gronlando oni povas observi partan eklipson, kaj tio sentigas grandan premon al la germanaj entreprenoj de elektroreto.

 

    Sunenergio okupas grandan parton de la elektra produkto en Germanio, kaj reduktiĝo de la elektroprodukto pro parta eklipso malstabiligos kapaciton de elektroreto en Germanio. La germana registaro jam atentigis sian popolon prepari radioaparatojn, poŝlampojn kaj aliajn krizokazajn objektojn por respondi pri eventuala paneo de elektro.

 

    Por sin liberigi el la dependo de fosiliaj energifontoj Germanio plenforte disvolvas renovigeblajn energifontojn. La plej freŝaj statistikoj montris, ke en la jaro 2014 la kvanto de elektro el renovigeblaj energifontoj okupis 26,2% de la totala elektroprodukto en Germanio, interalie la fotovoltaa elektroprodukto okupis 21,7% de tiu el renovigeblaj energifontoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments